Novreakcio

La novreakcio[1]malluma klerismo[2] estas kontraŭdemokratia kaj reakcia politika movado, kiu vaste kontraŭas egalecon kaj malakceptas progresemajn vidpunktojn pri historio.[3][4] La movado favoras reiron al pli malnovaj sociaj konstruaĵoj kaj manieroj de regado, inklude subtenon por monarkismon kaj tradiciajn seksajn rolojn, kune kun dekstra libertarianismo aŭ alie konservisma aliro al la ekonomio.[5] Iuj kritikantoj nomis la movadon "novfaŝisma."[4][6]

Artikolo en TechCrunch el 2013 priskribis "novreakciistojn" kiel termino aplikata, fojfoje de ili mem, al neformala "komunumo de blogistoj" kaj politikaj teoriistoj, kiuj aktivis ekde la 2000-aj jaroj.[7] Steve Sailer kaj Hans-Hermann Hoppe estas konsiderataj la "modernaj avangarduloj" de la movado, kaj oni diras, ke novreakciistoj estas influataj ankaŭ de filozofoj kiel Thomas Carlyle kaj Julius Evola.[7]

Oni konsideras la malluman klerismon kiel fruan, influan pensoskolon al la movado alt-right, kiu subtenas la usonan Respublikanan prezidentan kandidaton Donald Trump en la Usona prezidenta elekto de 2016.[8]

  1. Angle: Neoreactionneoreactionary movement.
  2. Angle: Dark Enlightenment, vortludo pri Dark Ages (malluma epoko) kaj Enlightenment (klerismo/lumiĝo), do laŭvorte "malluma lumiĝo."
  3. Pein, Corey. Mouthbreathing Machiavellis Dream of a Silicon Reich (May 19, 2014). Arkivita el la originalo je February 9, 2015.
  4. 4,0 4,1 Bartlett, Jamie, "Meet The Dark Enlightenment: sophisticated neo-fascism that's spreading fast on the net", The Daily Telegraph, 20 January 2014.
  5. Walther, Matthew. The Dark Enlightenment Is Silly Not Scary (January 23, 2014). Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 2 October 2014.
  6. Sigl, Matt. The Dark Enlightenment: The Creepy Internet Movement You’d Better Take Seriously. Vocativ (2 December 2013). Arkivita el la originalo je 17 December 2013.
  7. 7,0 7,1 Finley, Klint. Geeks for Monarchy: The Rise of the Neoreactionaries (22 November 2013).
  8. Gray, Rosie. How 2015 Fueled The Rise Of The Freewheeling, White Nationalist Alt Right Movement (28 December 2015). Alirita 2016-08-09.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search